Bonvenon al la Eŭropa kongreso de Esperanto 2027

En 2027 la Eŭropa kongreso okazos en Carry-le-Rouet, apud Marsejlo en Provenco, sudo de Francio. Ĝi estos organizita de Esperanto-Provence kaj Esperanto-France, kun Eŭropaj partneroj.

Kongreso14 – 17 de majo 2027Ĉiuj esperantaj aktivaĵoj
Restado
Ĉiuj manĝoj ĝis lundo posttagmeze
Ekskursoj estas opciaj
PostKongreso17 – 19 de majo 2027Restado
Ĉiuj manĝoj de lundo tagmanĝo ĝis merkredo matene
Ekskursoj estas inkluzivitaj
PostKongresa Restado19 – 21 de majo 2027Restado
Ĉiuj manĝoj de merkredo ĝis vendredo matene
Ne estos organizitaj ekskursoj

Tiu Eŭropa Kongreso funckias danke al prestiĝaj partneroj. Jam la Esperanto-Asocio de Britio, la Itala Esperanto-Federacio, la Valona Esperanto-asocio, Eŭropa Esperanto Unio kaj la Verdaj Skoltoj estas partneroj en tiu evento.

La Kongreso inkluzivos kunvenojn de Esperanto-France kaj de diversaj asocioj kune kun prelegoj pri diversaj temoj, inkluzivante la kongresan temon : « Esperanto: lingvo por daŭripova turismo kaj interkultura kompreniĝo ». Ni ankaŭ preparas allogajn ekskursojn por ke la kongresanoj malkovru la riĉecon de la regiono.

Superba loko apud la maro

Ĝuu la belegan lokon en Carry-le-Rouet.

✴

Programo de la kongreso

Prelegoj, komitatoj, kursoj, ludoj, …

✴

Ekskursoj

Pluraj ekskursoj estas organizataj en nia bela regiono.

✴

Spektakloj

Spektakloj kaj aliaj agadoj okazos vespere.

100 %

Suno

Ĝuu la esceptan veteron de nia regiono

100 %

Ferioj

Multaj aktivaĵoj

100 %

Esperanto

Kaj parolu nian komunan lingvon

Lastaj novaĵoj

Legu niajn lastajn artikolojn

  • Lanĉo de la kongreso okazos la 20-an de oktobro

    Ekde la 20-a de oktobro 2026, eblos aliĝi al la Eŭropa Kongreso de Esperanto 2027 (EK27) dank al la dediĉita retejo: https://kongreso2027.esperanto-france.org/eo/ La Eŭropa Kongreso de Esperanto 2027 okazos de la 14-a ĝis la 17-a de majo 2027. Poste okazos post-kongreso ĝis la 19-a kaj post-kongresa restado ĝis la 21-a. Ne maltrafu tiun grandan eŭropan…

  • Sukcesa informsesio dum la UK

    La LKK (Loka Kongresa Komitato) de EK27 organizis informseion dum la pasinta Universala Kongreso en Graz (Aŭstrio). Ni faris prezentadon pro allogi homojn al la kongreso kaj respondis multajn demandojn. Pli ol 120 kongresanoj partoprenis en tiu programero.

Ĉu vi ankoraŭ ne aliĝis?

Aliĝoj estas limigitaj je 300 homoj.